Inform- kaj instruvojaĝo al Managvo (Nikaragvo) 2012
Esperanto Internacia subtenis la inform- kaj instruvojaĝon de Martin Schäffer kaj Mallely Martínez Mateos al Managvo (Nikaragvo) komence de la jaro 2012. La du aktivuloj partoprenis la 3-an nacian kongreson de Edukado en la fakultato de edukado kaj lingvoj en la nacia aŭtonoma universitato de Nikaragvo (UNAN), prezentis informstandon kaj partoprenis per prelego pri Esperanto. Krome okazis sukcesa gazetara laboro. En du gravaj gazetoj (Hoy kaj Nuevo Diario) aperis artikoloj pri Esperanto. Krome okazis intervjuoj en kvar radiostacioj (Radio Ondas de la Luz, Radio Advent Stereo, Radio Sandino kaj Radio 580), kaj tri televidstacioj (VosTV, Canal 13, Canal Extra Plus 37). Pli detalan artikolon pri la vojaĝo oni povas legi en la revuo "La Ondo": http://sezonoj.ru/2012/02/209nika/