Projektoj

Ankaŭ en 2013 okazis inform- kaj instruvojaĝon al Nikaragvo, danke al la subteno de la fondaĵo Esperanto Internacia. Surloke subtenis Uriel Gurdián, kiu instruas Esperanton en la UNAN (Universitato Nacia Aŭtonoma de Nikaragvo). Krome ni havis la helpon de profesia ĵurnalistino. Legu la kompletan raporton de Martin Schäffer en PDF

Esperanto Internacia subtenis finance kaj per laboro. Danke al kelkaj volontuloj kaj profesia ĵurnalisto (kiu ricevis honorarion) la agado estis eksterordinare sukcesa. Artikoloj pri la jubileo aperis en 4 gazetoj kaj 38 retpaĝoj. La laboro ankaŭ havis rezulton en kelkaj landoj de Latinameriko. Aperis informojn en minimume 7 latinamerikaj retpaĝoj.

En 2012 unuafoje en la historio de Nikaragvo okazis Esperanto-kurso en la nacia universitato de Nikaragvo (UNAN). La kurson gvidis Uriel Gúrdian el Managvo. Esperanto Internacia subtenis finance, organize kaj materiale.

Ekzistas tre informriĉa broŝuro pri Esperanto "Malkovru Esperanton" en pluraj lingvoj. La broŝuron kreis Hokan Lundberg kune kun E@I kaj ILEI. Esperanto Internacia financis en 2012 la presadon kaj sendadon de tiu broŝuro al la Esperanto-asocio en Malto por subteni la lokan Esperanto-agadon. Eblas elŝuti la broŝuron je la sekva ligilo: http://ikso.net/es/broshuro/

Esperanto Internacia subtenis Esperanto-informstandon ĉe AVE ĉe du gravaj verdulaj kongresoj en Dakaro (Senegalo), nome Tutmonda Kongreso de la Verdula Junularo kaj la Tutmonda Verdula Kongreso. Por AVE partoprenis Antoine, Assane (SEA) kaj Khady el Senegalo.

Esperanto Internacia subtenis la inform- kaj instruvojaĝon de Martin Schäffer kaj Mallely Martínez Mateos al Managvo (Nikaragvo) komence de la jaro 2012. La du aktivuloj partoprenis la 3-an nacian kongreson de Edukado en la fakultato de edukado kaj lingvoj en la nacia aŭtonoma universitato de Nikaragvo (UNAN), prezentis informstandon kaj partoprenis per prelego pri Esperanto. Krome okazis sukcesa gazetara laboro. En du gravaj gazetoj (Hoy kaj Nuevo Diario) aperis artikoloj pri Esperanto. Krome okazis intervjuoj en kvar radiostacioj (Radio Ondas de la Luz, Radio Advent Stereo, Radio Sandino kaj Radio 580), kaj tri televidstacioj (VosTV, Canal 13, Canal Extra Plus 37). Pli detalan artikolon pri la vojaĝo oni povas legi en la revuo "La Ondo": http://sezonoj.ru/2012/02/209nika/

Abonrilatu enhavo