La tutmonda Esperanto-adresaro estas servo de la organizaĵo por vi, do la Esperanto-uzantoj. Por uzi la bazan adresaron oni ne devas pagi, sed personoj, kiuj iomete kontribuas al niaj agadoj finance (en nia kazo ili nomiĝas amikoj) havas pliajn rajtojn kaj povas vidi kontaktdetalojn aŭ dokumentojn (kreota), kiuj restas ne videblaj por la aliaj. Ni tamen ne forgesu, ke la agado de ESPERANTO INTERNACIA estas idealisma; ni havas celon; nome atingi ke pli multaj homoj en la mondo havas la ŝancon konatiĝi kun nia fascina lingvo kaj lerni ĝin. Pro tio ni tutkore petas vian subtenon. Ni deziras al vi agrablan uzadon kaj multajn belajn kontaktojn en la Esperanto-mondo.
Pliaj informoj pri la fondaĵo ESPERANTO INTERNACIA kaj Adresaro.org, rigardu la KOLOFONON
Skribu al ni, se vi volus havi pliajn informojn: Esperantointernacia (x) gmail.com!