Kara amiko, por vidi la personojn en la adresaro, vi devas esti registrita uzanto (senkosta). Nur post registriĝo kaj ensalutado vi povas serĉi laŭ plej diversaj funkcioj:
Vi povas serĉi korespondamikon
Vi povas elekti turismajn servojn (senkosta gastigado, urbogvidado, helpado, perado de hoteloj k. a.
Vi povas serĉi personojn en la adresaro laŭ hobioj, interesoj k. a.
La registriĝo estas plene senkosta, sed vi povas ankaŭ registriĝi kiel "Amiko". "Amikoj" kontribuas iomete finance kaj ili havas kelkajn avantaĝojn:
Vi povas plene vidi ĉiujn kontaktinformojn (se la uzantoj tion permesas), kiel ekz. stratadreson, telefonon, skajpkonton kaj aliajn.
Vi havos aliron al speciala sekcio por “Amikoj” (nun ankoraŭ ne kreita).
Vi povas vidi kaj kontakti personojn, kiuj ne parolas Esperanton, sed donas servojn, kiel ekzemple senkostajn tranokteblecojn aŭ urbogvidadon.
Vi subtenas la agadon de Esperanto Internacia, do ĉefe la Esperanto-informadon kaj la Esperanto-instruadon.
Vi fariĝos plena membro de internacia komunumo.