Ĝeneralaj kondiĉoj pri uzado kaj reguloj pri privateca politiko de Adresaro.org
A) Ĝeneralaj informoj:
- Adresaro.org estas servo de Esperanto Internacia; fondaĵo kiu ĉefe okupiĝas
pri Esperanto-informado kaj Esperanto-instruado. - Esperanto Internacia distanciĝas komplete je la respondeco de fremdaj
enhavoj kaj ligiloj. - Kaze ke uzantoj enmetas ne permesitajn informojn, Esperanto Internacia
havas la rajton forigi la enhavon aŭ ŝanĝi ĝin laŭsence. - Esperanto Internacia havas la rajton aliri la profilojn por korekti informojn
aŭ lingvaĵon. - Esperanto Internacia ne transprenas iun ajn respondecon rilate al la enhavo
de la profiloj de uzantoj (speciale adresinformoj, aktualeco k. a.). - Esperanto Internacia ne respondecas se aliĝas personoj, kiuj ne havas la
eventuale necesan permeson de la gepatroj (Vidu B3!). - Esperanto Internacia rajtas forigi la servon en iu ajn momento. Uzantoj ne
havas la rajton postuli daŭrigon de la servo aŭ postuli rekompenson pro la
forigo de la servo. - Esperanto Internacia havas la rajton forbari aŭ forigi uzantojn, se ili agas
kontraŭ la spirito de ĉi tiuj kondiĉoj aŭ misuzas la servon. - Esperanto Internacia havas la rajton forbari aŭ forigi uzantojn, se la
kontaktdatenoj ne estas aktualaj. - Esperanto Internacia ne respondecas se uzantoj aŭ eksteruloj misuzas la
servon intence aŭ malintence. Same ĝi ne respondecas, se pro misuzo de la
servo aŭ teknikaj kaj programaj eraroj, perdiĝas informoj, aldonitaj de
uzantoj. Ĝi rekomendas la uzon de kontraŭvirusaj aŭ kontraŭspionaj
programoj. - Esperanto Internacia rajtas kolekti statistikajn kaj teknikajn informojn pri la
uzantoj. La koncernaj informoj ne estas transdonitaj al aliaj. Ni garantias la
privatecon de ĉiu uzanto. - Esperanto Internacia aplikas por la datenprotektado (reguloj de privateca
politiko) la severajn regulojn de ŝtatoj en Eŭropa Unio (speciale Germanio). - Esperanto Internacia rajtas ŝanĝi aŭ korekti la kondiĉojn informante la
uzantojn en la retpaĝo aŭ per sendo de persona informo. La regulojn pri
privateco, ĝi nur rajtas ŝanĝi, se la bazaj rajtoj de la uzantoj ne estas tuŝitaj.
Ĉe ŝanĝo de la reguloj pri privateco ĝi devas informi la uzantojn en la
retpaĝo minimume 6 semajnojn antaŭ la ŝanĝo. - Esperanto Internacia havas la rajton transdoni la servon al alia
Esperanto-organizaĵo, sed ĝi antaŭe devas informi ĉiujn uzantojn
minimume 30 tagojn antaŭ la transdono.
B) Rajtoj kaj devoj de uzantoj:
- Personoj, kiuj registriĝas ĉe adresaro.org akceptas la regulojn pri uzado kaj
regulojn pri privateco (datenprotektado). - Personoj, kiuj registriĝas ĉe adresaro.org en la kategorio “simpatianto” aŭ
“amiko” fariĝas membro de la neregistara fondaĵo, Esperanto Internacia kaj
akceptas ĝian statuton. - Por registriĝi ĉe adresaro.org oni devas havi la necesan aĝon laŭ leĝo de la
loĝlando de la registranto, sed oni devas esti minimume 7-jara. Personoj pli
aĝaj, per la akcepto de la aliĝo, konfirmas ke ili aŭ mem povas fari la
koncernan deklaron aŭ ke ili havas la eventuale bezonatan permeson de la
gepatroj (en plej multaj landoj ĝis la 18-a vivojaro). - Ĉiu persono rajtas nur havi unu konton ĉe adresaro.org.
- La uzantoj mem atentas pri ĉiuj privataj informoj. Ne estas permesite
transdoni la personan aliron ĉe adresaro.org al aliaj personoj. - Ĉiu uzanto mem atentu pri la sekureco. Oni instalu programon kontraŭ
interretaj atakoj (ekz. virusoj aŭ spionprogramoj). Oni atentu ke ligiloj ne
iru al paĝoj infektitaj per virusoj. - Ĉiu uzanto devas respekti la internaciajn kaj naciajn leĝojn. Ne permesite
estas la enmeto de enhavoj aŭ ligiloj: rasismaj, pornografiaj, homofobiaj,
militistaj, kontraŭleĝaj, direktitaj kontraŭ la homaj rajtoj aŭ similaj. La
informoj devas esti veraj. Ne permesatas trompoj, mensogoj, personaj atakoj
kontraŭ aliaj homoj kaj similaj. - Uzantoj ne rajtas enmeti skriptojn, kiuj povas kaŭzi damaĝon al aliaj uzantoj
aŭ al la retpaĝaro. - Ĉiu uzanto rajtas protekti la proprajn datenojn aŭ ne enmeti ilin (se ne temas
pri devigaj informoj). Tamen ne estas permesite enmeti malverajn
informojn. - La uzantoj devas aktualigi datenojn laŭeble rapide. Tio speciale validas por
la retpoŝtadreso kaj por la kontakteblecoj (ankaŭ por la administracio de
Esperanto Internacia). Tio validas ankaŭ por ofertoj al vojaĝantoj aŭ deziroj. - La uzantoj devas laŭeble rapide respondi iun kontaktpeton, se ĝi plenumas
la kondiĉojn de adresaro.org. - La uzantoj sin devigas ne uzi informojn de la retpaĝaro por aliaj celoj, nek
personaj, nek komercaj. - La uzantoj sin devigas agi ĉiam respekteme, dece kaj ĝentile.
- La uzantoj sin devigas uzi la retpaĝaron nur por la menciitaj celoj.
- La uzantoj akceptas la specialajn kondiĉojn pri la uzo de la
kontaktformularo.
C) Specialaj kondiĉoj pri la uzo de la kontaktformularo:
- La uzantoj uzu la kontaktformularon prioritate (antaŭ aliaj
kontakteblecoj). Tio ne validas por vojaĝantoj, kiuj urĝe devus kontakti
uzanton, kiu ofertas turisman servon. - Mesaĝoj, senditaj per la kontaktformularo enhavu nur la necesajn
informojn por kontakti la alian personon. Oni ne uzu ĝin por privataj
leteraj interŝanĝoj. Oni petu por plia komunikado kontaktinformojn de la
alia uzanto. - Escepte la administracio de Esperanto Internacia havas la rajton legi
mesaĝojn, kiuj estas senditaj per la kontaktformularo por eviti spamon kaj
kontroli la permesitan uzadon. - Skribante per la kontaktformularo al aliaj personoj oni skribu afable kaj
ĝentile. Oni nepre respektu aliajn homojn kaj kulturojn. - Uzantoj ne rajtas amase skribi al aliaj uzantoj per la kontaktformularo.
- La kontaktformularo nur rajtas esti uzita por celoj, kiujn la alia uzanto
vere ofertas. Do oni ne rajtas skribi pri senkosta tranoktebleco, se la
koncerna uzanto nur serĉas korespondamikon. - Se iuj uzas la kontaktformularon por nepermesitaj celoj (spamo, maldecaj
ofertoj k. a.) la uzanto bv. informi la administracion de Esperanto
Internacia - Uzantoj ĉiam respondu (laŭeble ene de 3 tagoj) al mesaĝoj ricevitaj per la
kontaktformularo, uzante laŭeble la personan retpoŝtadreson. Nur se vi ne
volas malkaŝi la personan retpoŝtadreson vi uzu ankaŭ la
kontaktformularon. Kompreneble oni ne devas respondi, se la koncerna
mesaĝo neniel rilatas al la celoj de la adresaro aŭ al la propraj ofertoj kaj
deziroj. - El misuzo de la kontaktformularo povas sekvi forbaro aŭ forigo de la
koncerna persono.
Versio de:
2011-12-01